Al la posteularo via insiste mi skribis la supre cititajn vortojn de saĝo kaj timo de Dio, kiel mi kapablis en mia sensignifo kun dia helpo.
Nun mi volas priskribi al vi mian vantan kaj nesaĝan vivon kaj la komencon de mia surmonda restado, por ke mi povu servi al vi kiel ekzemplo. Kaj mi ne prisilentos la gracon al mi de Dio verŝitan, nek amon al la studado, kiun konservadis insistemo en mia brusto; por ke vi tiom pli esperu, ke la dia helpo subtenos vin en viaj laboroj, ju pli viaj patroj kaj antaŭuloj rakontas al vi pri ĝi. Ĉar ankaŭ estas skribite: „Niaj patroj rakontis al ni.“
Tial mi deziras, ke ne estu al vi kaŝite, ke Henriko la VII-a, la Romia imperiestro, generis mian patron, nomatan Johano, el Margareta, filino de la duko de Brabanto. Johano edzinigis al si Elizan (Eliška), filinon de Venceslao la II-a, la Bohemia reĝo, kaj kun ŝi li ricevis la reĝolandon de Bohemio, ĉar ne estis vira idaro en la reĝa Bohemia familio.
Kaj li elpelis Henrikon, la dukon de Karintio, kies edzino – pli aĝa fratino de la menciita Eliza – pli poste mortis sen infanoj; Henriko estis ricevinta la reĝolandon de Bohemio pro tiu fratino pli frue ol Johano, kiel oni rakontas pri tio detale en la Bohemiaj kronikoj.
Al ĉi tiu Johano, la Bohemia reĝo, naskiĝis en Prago el la reĝino Eliza unuenaskita filo, nomata Venceslao, en la jaro de la Sinjoro mil tricent dek ses, la 14-an de majo je la kvina matene.
Iom poste naskiĝis al li la dua filo, nomata Otakar, kiu tamen en la knabaĝo mortis.
Poste li generis ankoraŭ la trian filon, nomatan Johano.
La nomita reĝo havis du edziniĝintajn fratinojn: la unuan li edzinigis al la Hungaria reĝo Karolo la Unua, kaj ŝi mortis seninfana; la duan li donis kiel edzinon al Karolo, la Francia reĝo.
En tempo de lia regado en Francio, en la jaro mil tricent dudek tri post enkorpiĝo de la Sinjoro, sendis min jam la nomita mia patro al la menciita reĝo de Francio, kiam mi estis en mia sepa jaro de knabaĝo; kaj la nomita Francia reĝo igis min konfirmacii de episkopo kaj donis al mi la saman nomon, kiun li havis, nome Karolo.
Kaj li donis al mi kiel edzinon filinon de Karolo, sia onklo, Margaretan, nomatan Blanka.
Kaj tiujare mortis seninfane la edzino de la reĝo, la fratino de mia patro. Iom poste la sama reĝo edziĝis denove.
La nomita reĝo tre amis min kaj ordonis al mia kapelano, ke li ekzercu min iom en la skribado, kvankam la nomita reĝo ne sciis skribi. Kaj tiel mi ellernis legi preĝhoretojn de la beata Virgulino Maria la Glora, kaj kiam iom mi komprenis ilin, mi legis ilin ĉiutage dum mia infanaĝo ĉiam pli ŝate, ĉar al miaj gardantoj estis ordonite de la reĝo, ke ili instigu min al tio.
La menciita reĝo ne estis monavara kaj havis bonan konsilantaron, kaj lia kortego brilis de multegaj kolektiĝintaj princoj, same klerikaj, kiel laikaj.
Tiam estiĝis granda malpaco inter la reĝo de Anglio, kiu tiutempe regis, kaj la menciita Francia reĝo. La Anglia reĝo nome havis kiel edzinon fratinon de tiu reĝo, kiun li repudiis el Anglio kun la unuenaskita filo, nomata Eduardo. Ŝi, veninte al sia frato, restis kun la filo en Francio ekzile. La Francia reĝo, estante indignita pro la repudio de siaj fratino kaj nevo, petis mian bopatron Karolon, sian onklon, ke li venĝu tiel grandan malhonorigon, kiu okazis al ilia familio. Tiu, kolektinte armeon, invadis en Guyenne (Akvitanio) kaj preskaŭ la tutan ĝin konkeris escepte Bordozon kaj kelkajn fortikajn lokojn aŭ burgojn.
Kiam la nomita Karolo revenis en Francion glorata kiel venkinto, li edzinigis filinon de sia filino, la grafinon de Henegovio, fratinon de mia edzino, al la filo de la menciita Anglia reĝo, Eduardo, vivanta tiutempe en ekzilo, kaj haviginte al li sekvantaron, sendis lin en Anglion. Tiu venkinte la patron, militkaptis lin kaj senigis de la reĝolando kaj metis la kronon sur sian kapon. En la sama jaro la patro de la nomita filo pereis en karcero.
Tiujare mortis ankaŭ Karolo, mia bopatro, kaj postlasis unuenaskitan filon, nomatan Filipo. En la sama jaro mortis en la tago de Senmakuligo de Virgulino Maria, Karolo, la reĝo de Francio, postlasinte gravedan edzinon, tiu poste naskis filinon. Kaj ĉar laŭ la kutimo valida en la reĝolando filinoj ne surtroniĝas, estis rangaltigita Filipo, filo de mia bopatro, je Francia reĝo, ĉar li estis la plej proksima heredanto el linio agnata. La nomita Filipo lasis ĉe si konsilistojn de sia antaŭulo, sed ne atentis iliajn konsilojn kaj fordonis sin al avareco.
Inter liaj konsilistoj estis viro tre saĝa, Petro, la abato de Fécamps, laŭdevene el Limoĝo, homo elokventa kaj klera kaj de ĉia mor-nobleco ornamita. Tiu en la unua jaro de la regado de Filipo glore celebris meson je la Cindromerkredo kaj poste havis tiom altiran predikon, ke li estis laŭdata de ĉiuj.
Mi estis ĉe la kortego de la nomita reĝo Filipo, kies fratino estis mia edzino, post morto de la reĝo Karolo, ĉe kiu mi estis kvin jarojn. Kaj al mi ekplaĉis la lerteco kaj elokventeco de tiu abato dum la prediko, ke aŭskultante lin kaj rigardante lin, mi estis tiom ekzaltita en la pieco, ke mi komencis konsideri, dirante al mi: Kio ĝi estas, ke tia graco verŝiĝas el ĉi tiu homo en min? Poste mi konatiĝis kun li kaj li superŝutis min de granda amo kaj patreca favoro kaj ofte instrukciis min pri la Sankta Skribo.
Kaj mi restis post morto de Karolo du jarojn sur la kortego de la reĝo Filipo. Post la du jaroj revenigis min tiu reĝo ankaŭ kun mia edzino, sia fratino, nomata Blanka, al mia patro Johano, la reĝo de Bohemio, en la urbon Luksemburgo; la graflando apartenis al mia patro laŭ la heredrajto post lia patro, la imperiestro Henriko sanktmemora. Tiu kiel grafo de Luksemburgio estis antaŭ jaroj elektita Romia reĝo; pri tio, kiamaniere kaj en kiu tempo li regis, pli detale oni rakontas en Romiaj kronikoj.
[El la libro: La propra biografio de Karolo la Kvara, Ĉap. III, pp. 15–18; esperantigis Josef Vondroušek (Eldonis KAVA-PECH 1995).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo